Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/521

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

damo. La vojago estis terura; la viroj kun la tranĉiloj kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli malproksimen.

Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tabion, tiam alia infano komencis plori. Mi pensis: "li vekos loĝantojn de la dometo" kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la kesteton. Ĉe la