Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/522

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato. Mi tiam kasis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon kaj pensis: la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj, eĉ miaj pensoj.—Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne memoris plu, ke mia nomo estas Kóvacs, ke mi havas edzinon. Mi nur konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj. La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min for... tre malproksimen... jen en domojn, jen en vagonaron, fine en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare ... Kiam la viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia; la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi memoras nenion plu.

Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis "Kol Nidrej", kaj poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute