Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/525

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koncerton en Kurhaŭs (Scheveningen, apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi ekhavis tiun de la holanda artisto.

Johano.

Estimata sinjoro Johano.

Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi legis kelkajn pagojn de "taglibro", sed enestas vortoj ne starantaj en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.

Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo estas Rikardo. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li mortis.

Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.
Kóvacs.

Post-skribo. Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj. K.