Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/528

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Antaŭen, mia kara!—li diris,—la boato nin atendas; estas la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.

—Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi "la Digon"—, mi diris, kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter "la Digo", sur kiu mi estis staranta, kaj "la Digo", kiun mi pli ol mil fojojn estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien ajn mi direktis la rigardon, ĉie "la Digo" estis verda, ĉar verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da safoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.

Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel lumturojn.

Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ la piedo de "la Digo", kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante ĝin; sed denove Johano vokis min.

—Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.

Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski.

Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud "la Digo" ĉe la kanaleto.

Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj