Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/529

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

markiloj, kiujn mi antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko. Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj, formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo.

La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj. Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom "la Digo" malaperis post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi vidis "la Havenon".

Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi alproksimiĝis post foresto de dek-du jaroj; kaj dek-du jaroj, kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en sia juneco.

Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, ĉu li estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, cu li havus ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: "Go til fanen?" kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:

—Kion do signifas "Go til fanen"?

Li laŭte ekridis.

—Vi pensas pri via papago?—li respondis.

—Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?

Iru al la diablo!—li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.