Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/530

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l' ŝipo, per kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.

Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn, Ĉu ili timis pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el la nestoj.

La "Haveno", kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.

Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis[**], ĉio estis, kiel mi ĝin vidis lastfoje antaŭ dek-du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min nepriskribebla emocio.

Johano tion ekvidis kaj li diris:

—Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?

—Jes, la necerteco turmentas min.

—Kion ni faros?—li demandis.—Ĉu mi iros tien (li etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?

—Ni iru duope—, mi respondis.—La aliaj ja povos atendi tie ĉi.

Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.

Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi estis nefermita kaj mi eniris.