Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/531

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi eniris singarde kiel ŝtelisto, kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis por diri al mi, ke unu el "la gepatroj" vivas, ĉar tuj trafis min la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia "patrino" estis ŝutinta sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la desegnaĵoj de mia "patrino", mi ne estis certa, ĉu "li" vivas.

Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris:

—Ili vivas, sed kie ili estas?

Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.

—Jes, ambaŭ vivas—, mi diris,—nur rigardu tion!—kaj mi montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.

Johano komprenis, kial mi ploras; kaj li lasis min fari.

—Sed "li" ne estas sur la Insulo—, li diris post momento.

—Kial vi scias tion?

—La boato ja ne kuŝas en la haveno.

—Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas.

Li sendube iris hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do estas "ŝi"?

—Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.

—Ankaŭ tion mi ne atentis.