Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/532

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn kaj montru ĝojan vizagon.

Mi obeis kaj ni aŭskultis.

—Jam ne estas hundo sur la Insulo—, mi diris, aŭskultinte kelkan tempon.

—Jes, hundo estas tie ĉi.

—Kiel vi scias?

—Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.

—Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.

Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la alia, kaj li rigardis antaŭ sin.

—Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon—, mi diris post momento,—ĉio estas kiel antaŭe.

—Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.

Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek-du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la saman koloron.

Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.

—Ŝi venas—, li flustris.

Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La venanto metis ion (eble siteion, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.

—Kuŝu!!—ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto flaris, ke personoj estas en la ĉambro.

—Kuŝu do!!