Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/534

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu vi ambaŭ sanas bone?

—Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.

La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.

—Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!?—ŝi demandis.

—Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.

Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.

—Miaj fratoj!—mi diris klarige.

—Viaj!?

—Miaj fratoj.

—De kie venas ili?

—Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...

—Mi jam rekvietiĝas—, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj min...—Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.

—Ni estas trinaskitoj—, mi diris.

Eniris Ivan kaj Kóvacs.

—Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro—, mi diris plue.

—Via patro!?

—Jes.

—Go til fanen!—ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj vidis la papagon.

—Ĝi do vivas ankaŭ!—mi diris.

—Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.

Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni ĉiuj sidiĝis.