Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/536

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.

Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi "lin".

Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.

Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.

Tia homo estis "li", mia adoptinto.

Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel ĉiam:

—Mi venis!—Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed demandis per sia ordinara kvieta voĉo:

—Kiu do estas la knabo?

—Ĉu vi ne rekonas min?—mi demandis.

—He, ĉu vi estas la knabo?—li diris, kaj fine etendante sian manon al mi sola, li diris plue:

—Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena—. Kaj salutante la ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.