Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/537

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion la leganto jam legis. Mia "patrino" aŭskultis kun streĉita atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur "lin" nenian impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.

—Via nomo!?—li diris.

—Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis al mi?

—Jafet estis la nomo de nia hundo—, diris "li", ne respondante mian demandon.

—Jafet estas nomo el la Biblio—, diris ŝi.

—Sed kiel vi nomis min?—mi denove demandis.

—Ni nomis vin "knabo"—, li diris kviete.

—Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon—, mi diris.

—Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.

—Sekve mi ne havis nomon!?

—Ni nomis vin "knabo"—, li respondis.

—Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?

—En nia Biblio?—li demandis naive.

—En la komunuma registro de la vilaĝo.

—Mi tute ne enskribigis vin tie.

—Kial vi ne faris tion?

—Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.

—Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?

—Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni faris.

—Sed kion vi intencis fari kun mi poste?

—Mi ne scias... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.

—Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.

—Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.

—Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi min.