Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/538

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.

—Ĉu... doninta!?

—Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj deziro.

—Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.

—Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.

—Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?

—Jes.

Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis post momento kun la kesteto.

—Jen!—li diris kviete, metante ĝin sur la tabion.

—En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej—, diris Moseo,—sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo per krajono, kiun neniu povis deĉifri.

Kóvacs pripensis momenton, tiam li diris:

—Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.

Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi vere estas filo de Kóvacs. Laa kesteto pruvis sufiĉe.

Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo al tempo Moseo