Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/539

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis kial li antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj penoj por traduki la al li strangajn vortojn kiujn mi parolis. Li nun informigis pri: boks'm, böjn, maŭr, vör, sik, kaj aliaj strangaj vortoj kaj eksciis kun surprizo, frotante al si la manojn, ke ili signifas: pantalono, subtegmentejo, patrino, patro, kaprino; kaj li plengorĝe ridegis pro la lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam h faris mian konatiĝon.

Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li nur esprimis "parole" sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.

—Kiel vi akiris alian?—mi demandis.

—Per fajra signalo—, li respondis.

Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de miaj geadoptintoj.

Estis la unua fojo, ke muziko aŭdigis sur la Insulo. Tie oni audis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon au la murmuradon de la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko tre ravis mian "patrinon". Kiam si aŭdis la "Kol Nidrej" kaj la "Revado", si ne povis reteni la larmojn. Mia "adoptinto" tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la muzikon "beleta"... sed diris: