Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/543

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur la ĉielo, kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sia etendis antaŭ niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia, fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn.

Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo, trairis tra gi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj.

Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj eksidis por ripozi.

Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la vento estis malforta.

Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris.

Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si mem:

La Fantazio.

Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi, ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo, eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras sur la antaŭkilo de la sipo.

—Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon?—mi demandis al Johano.