Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/544

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo... antaŭ dek-du jaroj—, li respondis.

Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue:

Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro; tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin submeti.

Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi strangaj; post momento li diris plue:

—Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli—kaj li etendis la manon al la ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko.

Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn malsupren en la direkto de la maro.

—Kien vi iras?—mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn antaŭ mi. Du... tri... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed pro la densa nebulo mi nenion distingis.

Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente... ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis.