Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/545

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Johano!!—mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por peti nian atenton, kaj ekparolis:

—Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek-du jaroj, tiam mi venis por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Mi estis keinero, maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro, promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo, kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur homoj.

Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet, ke mi naskiĝis en "la Urbo", tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en vilaĝo. Mi naskiĝis en Fantaziujo, kaj la Fantazio portis min ĉi tien, kaj per la Fantazio mi foriros........

Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue: