Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/546

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jen tiu sama Fantazio; per ĝi mi nun foriras senrevene. Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon.

...Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto, kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun... Adiaŭ!— — — —

Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam.

Gracie la Fantazio glitis for tra la ondetoj de la maro kaj kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu...

Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for, lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis... lian ĉenon el miaj arĝentaj moneroj.

Postskribo

Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la tablo, ŝi trikante je ŝtrumpo, li legante gazeton kaj kraĉante ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro.

Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kóvacs en la "Sep Preĝejoj de Romo". Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne pro ektimo, ĉar li legis: