Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/56

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

momenton kaj ekludis kun Jafet. Mi interrompis lin dirante:

—Vi promesis al mi rakonti fabelon.

—Jes, mi promesis.

—Pri kio vi rakontos?

—Mi pripensu—, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:

La nigraj manoj kaj la blankaj[1]

Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni enviis la posedaĵon de l' amiketo. En la vespero tamen, li ne plu pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon, kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, kaj ĉiun tagon la trodorlotita

  1. Ĉerpita el "Les Belles Images" no. 466, jarkolekto 1913.