Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/57

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

infano deziris ion tute novan, kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto fariĝis knabo... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron. Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis ĉiujn dezirojn de Lazaroni. Fine tio lin scivolemigis, kaj li decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo, li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj, kaj dezirante scii, ĝi kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj, kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni povus imagi. Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li. La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni deziris vidi, kie prenis tiuj strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke