Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/58

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili eltiras el profunda sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj, vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. —Diablo!— diris al si Lazaroni, —ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili.— Kaj li ordonis, ke ili konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron, sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj, ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni, vidante ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla, Lazaroni ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono. La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. —Mi faris bone, profitadi de ili—, li diris, —sed mi esperas, ke tiuj malbelaj manoj ne restadi tie!— En tiu momento la koko ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la salonon de Lazaroni, ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la nigraj manoj estis lia patro.

Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj ŝajnis pli nigraj pli kalaj kaj