Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/59

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli maldelikataj ol antaŭe. La kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: —Rigardu, la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel brilanta, tiel lukse bela—, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon..., sed ĉi tiu, vidante la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la maljunulo: —Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas malpurigonta min!— —Estas vere—, diris ĉi tiu ĝemante, kaj li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni revokis lin: —Mia patro!

La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: —Ne tuŝu tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi ĝin.— La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis lian[**] filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni, ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.

Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: —Kaŝu do viajn manojn.— La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro decidis retiri sin en dometon,