Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/60

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun li posedis malproksime sur la kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni ne atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj. La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni trovis la vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite Lazaroni, vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento la kok ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis, aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam, freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante: