Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/62

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj laŭlonge de ĉiu (kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj Gaŭe kaj Isel. Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tri cent jaroj, la burĝoj de Gaŭda estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco.

Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.

Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.

—Kie estas via edzo!?— demandis la koleranto.

La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da nekompreneblaj sonoj.