Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/63

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Respondu tuj!— ekkriis la urbestro. —Via edzo sin kaŝas tie ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon.— Dirante tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.

Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la "Blankulaĉon", ŝi respondis per tremanta voĉo:

—Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin?— La urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la strato.

Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus "majstroj" en la urbeto.

Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda