Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/64

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anaso, kiun antaŭ tri cent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante. Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel terurigis la edzinon en la "Anasdometo", la ĉarpentisto sidis kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis la "Anasdometon" sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis, ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo.

Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? — Ne? — Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.

Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi la urbeton. Jam meznokte la eks-