Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/65

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

igita urbestro estis forlasinta sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta horo, ke la soldatoj preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj, li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis, kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen rekonsciiĝante, ŝi demandis: —Kiu vi estas? ... Mi pensis, ke mia edzo...

—Sinjorino—, respondis la eksurbestro, —pro la amo de Dio, helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min.— La virino rekonis la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.

—Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon?— ŝi diris; —ĉu vi scias, ke...— La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, interrompis ŝin:

—Ne, sinjorino—, li diris, —[**]en mia timo mi laŭhazarde