Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/66

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frapis sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas kristanino.[**]

—Sekvu min—, respondis la virino, —[**]sed rapide, ĉar mi aŭdas bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian domon.

Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam ŝi diris: "[**]Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu aŭdu vin, mi zorgos por ĉio."[**]

La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.

Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.

La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, kaj kion vi pensas, ke ŝi faris? ... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi memoras bone, ke grandaj larmoj rulis[**] sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis la finon de la rakonto... kaj la viro, ne vekante sian malamikon, fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.

La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon al sia malliber-