Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/70

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alia knabo. Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu "mondo" mi estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj, kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus kontentiĝi kun mia unutona vivo.

Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis por pasigis kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.

En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj