Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/72

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homoj kaj ne scias rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni.

—Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia hundo min amas pli multe.

—Ili tamen estas bonaj je vi.

—Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri kaj mi restos tute forlasita...— Mi ploris denove.

—Se mi nur ne estus veninta!— li diris ĝemante, kaj post momento li diris plue: —Mi faris vin malfeliĉa.

—Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.

—Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via sorto... Iru nun al via lito kaj dormu.

—Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.

—Bone!— li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia flanko kaj dormu.

Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.