Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/73

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvara Ĉapitro

La moneroj en la duonŝtrumpo — Nia gasto adiaŭas nin — Du teleroj — La sorĉisto — Nea respondo de mia patro — Mi forkuras kun Jafet, sed ne atingas mian celon — En la mezo de la maro — Malsato, soifo kaj malespero — Kiel mi senigas min de rabia hundo — La nigraj neĝeroj.

Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj horoj. Li estis farinta por mi tiom; ĉu mi povus fari ion por li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, mi devigus lin akcept vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ pripensis starante