Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/74

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn. Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviganta. Li rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi.

—Ĉu vi estas jam vestita?— li demandis.

—Jes, mi ne povis plu dormi.

Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:

—Ĉu ili dormas ankoraŭ?

—Jes, nur aŭskultu, "li" ronkas.

—Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi forlasos vin?

—Ho jes, nur diru!

—Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via