Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/75

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patro velveturos for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento?— li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta.

—Vi povas velveturi—mi respondis, retenante la larmojn.

—Vi jam vidis tion?

—Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas ĉiumatene.

—Nu, en du horoj la boato estos ĉe la "digo"—, li diris ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.

—Estu nun saĝa knabo—, li diris post momento, —mi lavos min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...

—Mi klopodos kuiri ilin—, mi interrompe diris, —sed estos tre malfacile al mi.

Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:

—Ne kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.

—Mi ne povas legi.

—Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos fariĝi