Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/78

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sola kaj tute forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la "Mil kaj unu noktojn", eĉ kiam mi ne ĉeestis.

La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro por legi.

Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato mia patro refoje irus al la "Vilaĝo" kaj revenante, li eble kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝis Londonon, kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.

Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, sed kiom ajn mi dediĉis min al mi revado, ĝi ne ŝanĝiĝis en realecon; nenia "nudulo" ekaperis, kaj se mil nuduloj estus aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis esperi, ke an-