Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/79

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koraŭ fojon mariston en tia stranga maniero naĝus al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus al li... Sed se li ne revenus? ... Mi denove ekpensis. Li sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.

La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia patro en la vespero revenis tuta sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al Londono. Li respondis:

—Ne.

—Kien li do iris?

—Urbon.

—Kaj poste?

—Mi ne scias.

—Ĉu li diris nenion pri mi?

—Li diris: "Salutu la knabon por mi.

Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek-ok, tridek aŭ tridek-unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun tridek--