Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/80

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton, kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro irus al "la Vilaĝo", kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus "Vilaĝon" kaj post sep farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron, kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis... sed sen la letero. La maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en "la Urbo", ke li resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis de "la Vilaĝo", li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj, sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu por "la knabo". Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu la leterojn kaj feliĉe li ne diris "neeble", ĉar post kiam la kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa, sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al poŝtestro de "la Vilaĝo" sufiĉe altan mon-