Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/81

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sumon da limimposto. Li nun legis la leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon:

Hamburgo, daton de poŝtmarko.
Karaj gegastigintoj,
Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciig bonan novaĵon. Tio estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.
Venante en "la Urbon" mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo..."

Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li diris:

—Ĉu li freneziĝis? ... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo...

—Nu bone!— interrompis mia patrino, —nur daŭrigu legi—, kaj li legis plue:

"...en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li ak-