Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/82

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ceptis min. Mi demandis, ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro.

Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado (dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte (kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita promenado, ĉar sciu: