Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/83

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon, speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas "la argojn". Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono) ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon