Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/84

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ne posedas, al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos en "la Urbon" per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via "Insulo" kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al mi en tiu duonŝtrumpo."

Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:

—Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.

—Nu bone—, diris mia patrino; ... —daŭrigu legi—; kaj li legis plue:

Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:

  • Numero unua: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.
  • Numero dua: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo; por la gastigintino.
  • Numero tria: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je germanaj moneroj el nikelo, por mia bona "knabo", pri kies nomo mi forgesis informiĝi.
  • Numero kvara: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi.
  • Numero kvina: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis akirebla tie ĉi); por Sun.
  • Numero sepa: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi ĉiam diris al mi: "Go til fanen!"
  • Numero oka: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi aersalton. Se iam mi revenos sur