Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/85

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"la Insulon", vi antaŭe per tiu ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu ataki min de malantaŭe.

Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre restas:
Via Johano.

La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la enhavon. Jen ĝi estas:

Mia bona "knabo"!
Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion rakonti, kio okazis dum mia promenado de "la Vilaĝo" al "la Urbo". Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, ke mi alvenis sur "la Insulo" tute nuda kaj sekve sen groŝo en poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado al "la Urbo", mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo tamen respondis afable: —Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la veron—. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la poŝon de mia pan-