Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/86

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

talono, dirante: "Metu la manon en tiun poŝon kaj vi komprenos miajn vortojn". Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed jen: ... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn, li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas, kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi fariĝus miljarulo.

Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia[**] dankemo. —
Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via ĉiama amiko:
Johano.

Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:

—Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta... Jen via letero.

—Mi ĝin gardos—, mi diris.

—Nu bone—, diris mia patrino.