Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/88

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭaj. Mi sentis kiel birdo, al kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur "la Insulo" antaŭ ol eniri "la mondon". La espero, ke Johano revenus por preni min kun si, jam de longe min forlasis.

Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros "Vilaĝon" por vizitadi la lernejon.

—Mi ne scias—, li respondis.

—Mi do devas ion lerni—, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj brovoj ektimigis min.

—Ankoraŭ tro juna.

—Sed kiam mi do iros tien?

—Mi ne scias.

—La sekvantan someron?

—Neeble.

—Kial?

—Ĉar estas neeble!— li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan fojon.

Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne dirante: —Mi iras.

Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La teruriga vorto "neeble!" seninterrompe tintadis en miajn orelojn. "Kial tio estas neebla?" mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne povis doni. Mi pripensadis… Kion mi devas fari?…