Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/90

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la germanajn monerojn, la leteron, jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj piedoj. Ĉu la hundo min akompanus?

Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte saltis sur la plankon.

Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, al la suda parto de "la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al "la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen la boaton.

Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.

Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ