Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/91

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malespero, kiujn sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus: "Nu bone." Feliĉe li ne povus postveli min per alia boat, ĉar li posedis nur unu.

Mi intencis veliri ĝi "la digo" kaj lasante tie la boaton, mi daŭrigus la vojaĝon piede al "la Vilaĝo" kaj poste al "la Urbo". Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.

En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj kaj jam "la Insulo" estis je distanco de cento da metroj. Iom post iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post min al "la Insulo", kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per ekblvo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis