Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/92

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro. Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie "la digo" estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj mi vidis nenion krom akvo, eĉ "la Insulo" estis malaperinta kaj mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo.

Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, sed nun mi ekmalsatis.

La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, nek "la digon" kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la beston, sed ne povis helpi al ĝi.

Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi ne povis nek kuraĝis dormi