Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/93

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj feliĉe.

Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min defendi.

Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi[**] kaj refoje rigardadis