Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/94

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi, kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis, legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko.

Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis…

Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.

Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion…