Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/95

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvina Ĉapitro

Sur fremda ŝipo — Kiun lingvon mi parolas? — Ivan, la altŝultra kuiristo — Granda urbo — Unua promenado en granda urbo — La patrino de mia nova amiko — La stranga akvosimila likvoro — La dancanto — La buboj — La rompita vitro — Ivan malaperas — La stranga, sed belega ĝardeno — Mia nova dormejo.

Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion? ... Ĉu vere mi estis Lazaroni? ... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar subite