Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/96

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed sur lito... Mi do povus esti Lazaroni, ĉar laŭ mia opinio mi nun ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni? ... Ĉu mi estis alia knabo? ... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: —Jafet... Jafet.

Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis kaj refoje mi diris: —Jafet!

—Jafet?— li demandis.

—Jes—, mi respondis, —Jafet.

La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.

—Jafet!— mi diris.

La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin komprenis, li iris for.

Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. —Kie mi estas?— mi demandis al mi.

En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne estis rimarkinta. Tiam li