Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/107

Ĉi tiu paĝo estis validigita

aŭdis, ke la ĝardenisto estas certa, ke li havos sukceson kaj ke sen ia dubo li solvos la tutan misteron de la mortigo, la ĉeestonta policano estis indikata, kaj ni triope: la ĝardenisto, la policano kaj mi, iris al la vilao de Hart.

Huksli kvazaŭ fotografis per sia aparato, unue sur la vojo antaŭ la vilao, poste sur la aleo kondukanta al la malantaŭo de la konstruaĵo, kaj fine antaŭ la pordo kaj en la koridoro, kie la krimo okazis.

Li faris pli ol cent fotografaĵojn kaj fininte, dankis la policanon kaj reiris kun mi al nia vilao.

Pasis tuta semajno, en kiu Huksli ĉiuvespere diligente laboris super sia aparato.

Li ne volis montri al mi la rezulton de sia fotografado kaj diris, ke mi baldaŭ vidos, ke lia eltrovaĵo estos rigardata kiel io tute nova kaj kiel io, kio povos kaŭzi grandan ŝanĝon en la praktikado de kriminalaĵoj.

— Sed, — tiel li daŭrigis, — mi timas, ke la ŝtato neniam enkondukos en siajn tribunalojn aparaton, kiu povus en la nuna tempo iĝi danĝera por multaj el la juĝistoj mem kaj ankaŭ por multaj aliaj eminentuloj en la lando.

Kiam mi diris, ke mi ne komprenas tion, li respondis:

— Ĉiu scias, ke inter la eminentuloj de nia ŝtato troviĝas kelkaj, kiuj malgraŭ siaj riĉeco kaj bone pagataj oficoj, jam de longe devus sidi en la malliberejo, se estus eble pruvi iliajn intrigojn, nejustaĵojn kaj eĉ krimojn. Multaj eraroj, faritaj de la tribunalo, estonte estus tute neeblaj, se oni nur volus uzi mian reaperigilon. Sed mi atendos kaj vidos, kion oni faros, post kiam per mia aparato mi nerefuteble montris, kiu estas la murdinto de Johano Hart kaj de ties servisto. Mia reaperigilo mirigis min mem, kaj mi estas certa, ke la ĵurnaloj dediĉos ankoraŭ pli longajn artikolojn, ol antaŭe, al la krimafero „Johano Hart”. Sed mi devas estis singarda, tion mi jam diris, kaj tion mi sentas des pli forte, kiam mi pensas pri la sekvo, kiun kaŭzos